Anekdotai
Čia yra anekdotų, išverstų į esperanto kalbą, kolekcija. Jei nežinote kokio nors žodžio, paspauskite ant jo, ir atsiras vertimas. Jei norite, galite nurodyti, kad laikas nuo laiko į el. pašto dėžutę ateitų anekdotas. Tai padaryti galite šiame puslapyje.
Knabeto, promenante kun sia patrino, vidas gravedan sinjorinon, kaj demandas:
- Panjo, kial tiu sinjorino estas tiel dika?
La patrino, iom kortuŝite, respondas:
- Ĉar ŝi tenas en la ventro sian naskiĝontan bebon, kiun ŝi treege amas!
- Se ŝi tiom amas la filon, kial ŝi manĝis lin?
- Ha-lo, mi dezirus paroli kun la ĉefdirektoro.
- Mi bedaŭras, sinjoro, sed li ne estas tie ĉi.
- Kial, ĉu li ne laboras posttagmeze?
- Ne, sinjoro, dum la posttagmezo li restas hejme, li ne laboras dum la mateno.
Du amikoj renkontiĝas survoje.
La unua diras:
- Ĉu vi deziras trinki kafon?
- Ne, dankon, se mi trinkas kafon mi ne povas dormi.
- Ho ve, estas la oka matene!
- Jes, kaj mi iras al mia oficejo.
Enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto:
- Estu gardema, mi havas dek du gefilojn!
- Dek du gefilojn? Kaj vi, havante dek du gefilojn, instruas al mi esti singardema?
- Johano, mi scias, ke vi diradas al ĉiuj, ke mi estas kreteno!
- Pardonu min, mi ne sciis, ke vi volus gardi la sekreton.
Malgranda boato sinkas ne malproksime de la marbordo. Sur la boato, estas vireto, kiu kriegas:
- Helpu min! Helpu min! Mi ne scipovas naĝi!
De la bordo, alia viro lin severe riproĉas:
- Ne tiel kriu, diable! Ankaŭ mi ne scipovas naĝi, sed mi ne faras tian bruaĉon!
En kinejo, iu sinjoro sidas kun sia hundo, kiu atente rigardas la filmon.
Alia sinjoro, kuriozigite, lin demandas:
- Ĉu vere via hundo rigardas la filmon? Kiel tio eblas?
- Vere, tio estas tre stranga afero, - respondas la unua sinjoro, - precipe konsiderante, ke ĝi tute ne ŝatas la romanojn!
Amikoj babilas en trinkejo.
- Nu, kion belan vi faris dum via vojaĝo al Londono?
- Mi treege amuziĝis; pensu, ĉiu-vespere nova knabino: Margareth, Cinthya, Annelise, Robert ...
- Robert?!
- Jes, Robert. Vi devus vidi, kia nebulego estas vespere en Londono!
Maljuna avarulo estas tre grave malsana.
- Karaj gefiloj, mi mallonge ankoraŭ estos kun vi. Kie estas Johano?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj kie estas Franjo?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj Maria?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj Panjo, kie estas ŝi?
- Ĉi tie, kara.
- Do, diru, fine: kiu estas en la vendejo?
Post ekzameno, kuracista oficiro demandas al la junulo:
- Kien vi ŝatus esti sendita?
- Mi pensas, ke mi tre ŝatus rekrutiĝi ĉe la maristaro.
- Ĉu vi povas naĝi?
- Kial, ni ne plu havas ŝipojn?