Anekdotai
Čia yra anekdotų, išverstų į esperanto kalbą, kolekcija. Jei nežinote kokio nors žodžio, paspauskite ant jo, ir atsiras vertimas. Jei norite, galite nurodyti, kad laikas nuo laiko į el. pašto dėžutę ateitų anekdotas. Tai padaryti galite šiame puslapyje.
- Ĉu vi efektive ne edziĝos al fraŭlino Tereza? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela.
- Sed ŝia pasinteco...
- Mi certigas vin, ke ŝia pasinteco estas senmakula kaj pura.
- Ho amiko, tion ĉi mi kredas. Sed ĝi estas tre longa...
- Nu, mia filino, ĉu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraŭ sian konfeson?
- Ho jes, patreto, sed mi petis du tagojn por pripensadi.
- Ho, malsaĝulino! Dum du tagoj li ankaŭ ja povos pripensadi.
- Ĉu vi havas ankoraŭ ĉiujn dentojn, mia sinjorino?
- Kial vi demandas tiel strange, mia sinjoro?
- Ĉar mi ne povas kompreni, kiel en tiel malgranda buŝo 32 dentoj trovas lokon.
- Avino, ĉu vi havas fortajn dentojn?
- Ne, mia malgranda amiko, bedaŭrinde mi ne havas eĉ unu denton.
- Bone. Kaŝu miajn nuksojn, ĝis mi revenos.
La juĝisto demandas:
- Ĉu via ĵus mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola?
- Tion mi ne scias, - respondis la atestanto.
- Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
- Jes, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.
Unu amikino diras al alia:
- Dum monatoj mi ne povis kompreni, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde hieraŭ vespere mi frue hejmeniris, kaj tiam evidentiĝis, ke li estas hejme.
Karlson, ĉie konata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu, laŭ propra opinio, estas senerara. Li diras:
- Estas ja senĉesa pluvaĉa vetero.
- Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj.
- Tiukaze, sinjorino Johanson, provu pliboniĝi, ĉar ni aliaj turmentiĝas pro tio.
Li: "Vespere ni tre agrable amuzos nin."
Ŝi: "Kion ni faros?"
Li: "Mi aĉetis tri kinobiletojn."
Ŝi: "Tri? Kiu do akompanos nin?
Li: "Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato."
- La kaŭzo de mia vegetaraniĝo estas mia opinio, ke estas malĝuste mortigi senkulpajn bestojn.
- Ĉu vi opinias, ke estas pli delikate formanĝi la furagon de ili?
- Antaŭ ol ekloĝi, - diris la nova luanto, - mi volus mencii, ke mi estas poeto, sed mi uzas pseŭdonimon.
- Ne estas grave, - respondis la posedantino, - se ĝi ne uzas tro multe da elektra energio.